La ĉilia araŭkario estas endemia en Sudameriko, en ties suda pinto. Ĉar ĝi toleras la malvarmon, ĝi travintrumas eĉ en Okcidenta Eŭropo.
Aspekto
La juna planto aspektas kiel tipa pinarbo, pli poste ĝi iĝas larĝa ombrela aŭ preskaŭ plata. Ĝiaj branĉoj estas longaj, kurbaj malofte disbranĉiĝantaj. La pinglofolioj estas larĝaj, pikaj.