Ĉevaltrinkigejo (germane: Pferdeschwemme aŭ Marstallschwemme aŭ bzw. Hofmarstallschwemme) troviĝas ĉe Herbert-von-Karajan-placo en la urbokerno de Salcburgo, Aŭstrujo, tuj dekstre de la Neutor-tunelo kaj kontraŭe al la Granda festivalejo. Ĝi figuras sur la listo de monumentprotektotaĵoj aŭstriaj (BDA 67682, objektidentigilo 67682).
Kiam nove konstruitis la Kortega ĉevalejo fare de Johann Bernhard Fischer von Erlach en 1695 ankaŭ volitis kreiĝo de nova porĉevala aĵo. La tiea statuo kun ĉevalo nemalsovaĝiĝema estas plena de dinamo kaj rilatis komence al la Kortega ĉevalejo al kiu ĝi ankaŭ spektis. En 1732 la tuta komplekso ricevis la nunan aspekton sub la regado de Leopold Anton von Firmian. Estas lia blazono kiu nuntempe ĉeestas sur nova soklo. La skulptaĵo direktata estas nun en la direkto de la urbocentro.
En la linioj 1, 2 kaj 3 kaŝas sin la kronogramo de 1732. La freskojn fone ĉe la gapvando kreis Franz Anton Ebner. Sed ilin plurfoje surpentritis, lastfoje en la 1960-a jaro.
Literaturo
"Sigmundsplatz, Neutor oder Siegmundstor, Hofmarstallschwemme." Ĉe: Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio, Salzburg 1986, p. 610–611.
Meinhard Leitrich, Anton Roither, Johannes Karolus: Lateinische Inschriften in der Stadt Salzburg (=Schriftenreihe des Archivs der Stadt Salzburg), Salzburg 2021, ISBN 978-3-900213-51-0, p. 129
↑Traduko: La iama beleco refaritis laŭ mira novo far la tre nobla sinjoro kaj reverendo Leopold Anton Eleutherius, arkiepiskopo kaj salcburgia princo ene de la Sankta Romia Imperio, aŭtomata legato de la Apostola Seĝo, primaso de Germanujo, originante el la tre malnova libera grafa dinastio de la Firmian-oj.