Ĉedaro estas flava ĝis oranĝe flava, iom pikanta el bovina lakto farita dura fromaĝo kiu origine nur estis farita en
Cheddar, vilaĝo en la britaSomerset. La fromaĝo tie maturiĝis en nombro da kavoj, en kiuj la temperaturo, humido- kaj lumocirkonstancoj estis tre konstantaj[1].
La pikanta gusto ekestas pro la maturiĝa procedo, kio ĉe metie farita fromaĝo povas daŭri pli ol du jarojn. La tipa oranĝa koloro ekestas pro aldono de la kolorigilo anato (E-160b).
Ĉar ĉedaro estas fabrikata en tiom da lokoj, tiu fromaĝo estas laŭ direktivoj de la EU ne plu protektata kiel regiona produkto. 'West Country Farmhouse Cheddar' tamen validas kiel protektata originonomo.
↑Brown, Steve; Blackmon, Kate; and Cousins, Paul. Operations management: policy, practice and performance improvement. Butterworth-Heinemann, 2001, pp. 265–266.